창세기 48장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 22절
- 1 Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
- 2 Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito.
- 3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
- 4 Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon.
- 5 Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
- 6 Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
- 7 Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem.
- 8 Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas ĉi tiuj?
- 9 Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
- 10 La okuloj de Izrael malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin.
- 11 Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron.
- 12 Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj kliniĝis antaŭ li vizaĝaltere.
- 13 Kaj Jozef prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
- 14 Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito.
- 15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
- 16 la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero.
- 17 Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
- 18 Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
- 19 Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
- 20 Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaŭ Manase.
- 21 Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
- 22 Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaŭ viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗