창세기 41장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 57절
- 1 Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero.
- 2 Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili paŝtiĝas en la kanejo.
- 3 Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili stariĝas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
- 4 Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formanĝis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekiĝis.
- 5 Kaj li endormiĝis kaj denove havis sonĝon: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.
- 6 Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.
- 7 Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo.
- 8 En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.
- 9 Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaŭ.
- 10 Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.
- 11 Kaj ni sonĝis sonĝon en unu nokto, mi kaj li; ĉiu havis sonĝon kun aparta signifo.
- 12 Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn, al ĉiu li klarigis laŭ lia sonĝo.
- 13 Kaj kiel li klarigis al ni, tiel fariĝis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.
- 14 Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis al Faraono.
- 15 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis sonĝon, kaj neniu povas ĝin klarigi; sed pri vi mi aŭdis, ke kiam vi aŭdas sonĝon, vi tuj ĝin klarigas.
- 16 Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Ĝi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.
- 17 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;
- 18 kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj paŝtiĝis en la kanejo;
- 19 sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;
- 20 kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formanĝis la sep antaŭajn grasajn bovinojn;
- 21 kaj tiuj eniĝis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili eniĝis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antaŭe. Kaj mi vekiĝis.
- 22 Kaj mi vidis en sonĝo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;
- 23 sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;
- 24 kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorĉistoj, sed neniu klarigis al mi.
- 25 Tiam Jozef diris al Faraono: La sonĝo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.
- 26 La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; ĝi estas unu sonĝo.
- 27 Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
- 28 Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.
- 29 Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.
- 30 Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesiĝos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
- 31 Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, ĉar ĝi estos tre malfacila.
- 32 Kaj se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
- 33 Kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando;
- 34 Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de ĉiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.
- 35 Kaj oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni ĝin konservu.
- 36 Kaj tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.
- 37 Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj.
- 38 Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
- 39 Kaj Faraono diris al Jozef: Ĉar Dio sciigis al vi ĉion ĉi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi.
- 40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
- 41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
- 42 Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis ĝin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon.
- 43 Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
- 44 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando.
- 45 Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
- 46 Jozef havis la aĝon de tridek jaroj, kiam li stariĝis antaŭ Faraono, la reĝo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
- 47 Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
- 48 Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de ĉiuj kampoj, kiuj estis ĉirkaŭ iu urbo, li metis en ĝin.
- 49 Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, ĝis li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli.
- 50 Antaŭ ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskiĝis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
- 51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, ĉar, li diris, Dio forgesigis al mi ĉiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
- 52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
- 53 Kaj finiĝis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
- 54 Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
- 55 Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al ĉiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
- 56 La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
- 57 Kaj el ĉiuj landoj oni venadis Egiptujon, por aĉeti de Jozef, ĉar la malsato estis tre granda en ĉiuj landoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗