창세기 30장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 43절
- 1 Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos.
- 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
- 3 Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi.
- 4 Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi.
- 5 Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon.
- 6 Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan.
- 7 Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob.
- 8 Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali.
- 9 Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon.
- 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
- 11 Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad.
- 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
- 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer.
- 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
- 15 Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
- 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto.
- 17 Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
- 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar.
- 19 Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob.
- 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun.
- 21 Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina.
- 22 Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron.
- 23 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
- 24 Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
- 25 Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
- 26 Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
- 27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
- 28 Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos.
- 29 Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi;
- 30 ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo?
- 31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn:
- 32 mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
- 33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi.
- 34 Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris.
- 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
- 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban.
- 37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis.
- 38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki.
- 39 Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
- 40 Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
- 41 Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj;
- 42 sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob.
- 43 Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗