창세기 25장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 34절
- 1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
- 2 Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon.
- 3 Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj.
- 4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
- 5 Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak.
- 6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
- 7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
- 8 Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo.
- 9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido.
- 10 Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
- 11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.
- 12 Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
- 13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
- 14 kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa,
- 15 Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma.
- 16 Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
- 17 Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
- 18 Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis.
- 19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak.
- 20 Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
- 21 Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis.
- 22 Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon.
- 23 Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
- 24 Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
- 25 Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
- 26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.
- 27 Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo.
- 28 Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon.
- 29 Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
- 30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
- 31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon.
- 32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
- 33 Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
- 34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗