창세기 21장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 34절
- 1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
- 2 Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
- 3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
- 4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
- 5 Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.
- 6 Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.
- 7 Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.
- 8 Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
- 9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas.
- 10 Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
- 11 Kaj la afero forte malplaĉis al Abraham pro lia filo.
- 12 Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
- 13 Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo.
- 14 Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.
- 15 Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.
- 16 Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.
- 17 Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
- 18 Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li.
- 19 Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
- 20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto.
- 21 Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.
- 22 Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;
- 23 nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.
- 24 Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.
- 25 Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ.
- 26 Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.
- 27 Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon.
- 28 Kaj Abraham starigis sep ŝafidojn aparte.
- 29 Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte?
- 30 Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
- 31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.
- 32 Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj.
- 33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
- 34 Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj longan tempon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗