창세기 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 21절
- 1 Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
- 2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
- 3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
- 4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto.
- 5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
- 6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
- 7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon.
- 8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos?
- 9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.
- 10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.
- 11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
- 12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
- 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
- 14 Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
- 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.
- 16 Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon.
- 17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj.
- 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
- 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
- 20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
- 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗