전도서 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 전도서 (Ecclesiastes) · 29절
- 1 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.
- 2 Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro.
- 3 Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro.
- 4 La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.
- 5 Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj.
- 6 Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas.
- 7 Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
- 8 La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
- 9 Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.
- 10 Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus.
- 11 Bona estas saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.
- 12 Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto.
- 13 Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
- 14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
- 15 Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco.
- 16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi?
- 17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
- 18 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
- 19 La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
- 20 Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
- 21 Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin:
- 22 ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.
- 23 Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi.
- 24 Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
- 25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
- 26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi.
- 27 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.
- 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis.
- 29 Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗