잠언 31장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 31절
- 1 Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
- 2 Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
- 3 Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
- 4 Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
- 5 Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.
- 6 Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
- 7 Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
- 8 Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
- 9 Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
- 10 Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
- 11 Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
- 12 Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.
- 13 Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
- 14 Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.
- 15 Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
- 16 Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.
- 17 Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
- 18 Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.
- 19 Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.
- 20 Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
- 21 Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
- 22 Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
- 23 Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
- 24 Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
- 25 Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
- 26 Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
- 27 Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
- 28 Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
- 29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.
- 30 Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
- 31 Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗