이사야 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 30절
- 1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
- 2 kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
- 3 Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno.
- 4 Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
- 5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
- 6 Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
- 7 La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo-bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
- 8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
- 9 En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj.
- 10 Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat�on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.
- 11 Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
- 12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
- 13 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis de soifo.
- 14 Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo.
- 15 Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
- 16 Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
- 17 Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
- 18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj;
- 19 al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
- 20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!
- 21 Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
- 22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
- 23 kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
- 24 Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
- 25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
- 26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
- 27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos rimeno de ĝia ŝuo.
- 28 Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
- 29 Ĝia blekado estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
- 30 Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗