이사야 47장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 15절
- 1 Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.
- 2 Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.
- 3 Malkovriĝos via nudaĵo, kaj montriĝos via honto. Mi faros venĝon, kaj Mi neniun indulgos.
- 4 Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.
- 5 Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.
- 6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredaĵon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;
- 7 vi diris: Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.
- 8 Aŭskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne fariĝos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.
- 9 Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj.
- 10 Vi sentis vin sendanĝera en via malboneco; vi diris: Neniu min vidas; via saĝeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.
- 11 Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfeliĉo, el kiu vi ne povos vin elaĉeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antaŭvidis.
- 12 Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortiĝos.
- 13 Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin.
- 14 Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi.
- 15 Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗