이사야 32장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 20절
- 1 Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.
- 2 Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
- 3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
- 4 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
- 5 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
- 6 Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.
- 7 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon.
- 8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
- 9 Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn.
- 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
- 11 Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.
- 12 Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj.
- 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.
- 14 Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj;
- 15 ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.
- 16 Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
- 17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.
- 18 Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
- 19 kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo.
- 20 Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗