이사야 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 26절
- 1 Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo;
- 2 heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon,
- 3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston.
- 4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
- 5 Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.
- 6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.
- 7 Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.
- 8 Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
- 9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon.
- 10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.
- 11 Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.
- 12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
- 13 La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.
- 14 La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj.
- 15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
- 16 Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj:
- 17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon.
- 18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,
- 19 la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn,
- 20 la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,
- 21 la ringojn kaj la nazringojn,
- 22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,
- 23 la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.
- 24 Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj.
- 25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.
- 26 Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗