요한복음 9장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 41절
- 1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.
- 2 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
- 3 Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
- 4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
- 5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
- 6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
- 7 kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
- 8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
- 9 Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas.
- 10 Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
- 11 Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
- 12 Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
- 13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
- 14 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
- 15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
- 16 Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
- 17 Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto.
- 18 La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,
- 19 kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas?
- 20 Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda;
- 21 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
- 22 Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
- 23 Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin.
- 24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.
- 25 Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
- 26 Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
- 27 Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
- 28 Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo.
- 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
- 30 La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
- 31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
- 32 De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.
- 33 Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
- 34 Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
- 35 Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
- 36 Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?
- 37 Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
- 38 Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.
- 39 Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj.
- 40 Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?
- 41 Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗