요한복음 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 54절
- 1 Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano
- 2 (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj),
- 3 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
- 4 Kaj li devis trairi tra Samario.
- 5 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
- 6 kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo.
- 7 Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki.
- 8 Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn.
- 9 La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
- 10 Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
- 11 La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?
- 12 Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj?
- 13 Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos;
- 14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.
- 15 La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi.
- 16 Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien.
- 17 La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon;
- 18 ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere.
- 19 La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
- 20 Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
- 21 Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
- 22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
- 23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.
- 24 Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.
- 25 La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.
- 26 Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
- 27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi?
- 28 La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
- 29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?
- 30 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
- 31 Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.
- 32 Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
- 33 La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
- 34 Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
- 35 Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
- 36 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
- 37 Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.
- 38 Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
- 39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
- 40 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
- 41 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
- 42 kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
- 43 Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
- 44 Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
- 45 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
- 46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
- 47 Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
- 48 Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
- 49 La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
- 50 Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
- 51 Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas.
- 52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
- 53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
- 54 Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗