요한복음 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 40절
- 1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj.
- 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj.
- 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj.
- 4 Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas?
- 5 Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.
- 6 Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron.
- 7 Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan.
- 8 Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri;
- 9 por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.
- 10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo.
- 11 Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos?
- 12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,
- 13 kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro.
- 14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.
- 15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro;
- 16 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.
- 17 La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas.
- 18 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante.
- 19 La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado.
- 20 Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.
- 21 Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris.
- 22 Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro?
- 23 Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?
- 24 Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas.
- 25 Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas.
- 26 Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno?
- 27 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.
- 28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon.
- 29 Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro?
- 30 Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.
- 31 Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon;
- 32 por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.
- 33 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj?
- 34 Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi?
- 35 Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?
- 36 Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.
- 37 Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.
- 38 Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon.
- 39 Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
- 40 Kaj ili kriis denove, dirante: Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗