요한복음 14장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 31절
- 1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
- 2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
- 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas.
- 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
- 5 Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
- 6 Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
- 7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
- 8 Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos.
- 9 Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?
- 10 Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
- 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem.
- 12 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro.
- 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
- 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
- 15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
- 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;
- 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
- 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
- 19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos.
- 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
- 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
- 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
- 23 Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.
- 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
- 25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.
- 26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.
- 27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
- 28 Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.
- 29 Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos.
- 30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
- 31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗