요한복음 11장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 57절
- 1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta.
- 2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj.
- 3 La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.
- 4 Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata.
- 5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.
- 6 Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.
- 7 Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon.
- 8 La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?
- 9 Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.
- 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
- 11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
- 12 La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.
- 13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
- 14 Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis.
- 15 Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.
- 16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.
- 17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.
- 18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj;
- 19 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.
- 20 Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo.
- 21 Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
- 22 Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.
- 23 Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos.
- 24 Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago.
- 25 Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos,
- 26 kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?
- 27 Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.
- 28 Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin.
- 29 Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li.
- 30 (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)
- 31 La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie.
- 32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
- 33 Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,
- 34 kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu.
- 35 Jesuo larmis.
- 36 La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!
- 37 Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?
- 38 Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.
- 39 Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.
- 40 Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
- 41 Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.
- 42 Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.
- 43 Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu.
- 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.
- 45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.
- 46 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.
- 47 Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;
- 48 se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.
- 49 Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion,
- 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.
- 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;
- 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio.
- 53 De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.
- 54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.
- 55 Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi.
- 56 Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo?
- 57 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗