요한복음 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 51절
- 1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
- 2 Tiu estis en la komenco kun Dio.
- 3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
- 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
- 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
- 6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
- 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
- 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
- 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
- 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
- 11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
- 12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
- 13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
- 14 Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
- 15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
- 16 Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
- 17 Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
- 18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
- 19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
- 20 Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
- 21 Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
- 22 Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
- 23 Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
- 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
- 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
- 26 Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
- 27 kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
- 28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
- 29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
- 30 Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
- 31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
- 32 Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
- 33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
- 34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
- 35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
- 36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
- 37 Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
- 38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
- 39 Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
- 40 Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
- 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
- 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
- 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
- 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
- 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
- 46 Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.
- 47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
- 48 Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
- 49 Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
- 50 Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
- 51 Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗