요한계시록 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한계시록 (Revelation) · 11절
- 1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.
- 2 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta;
- 3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo.
- 4 Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.
- 5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;
- 6 kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe.
- 7 Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan.
- 8 Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.
- 9 Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne,
- 10 la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:
- 11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗