요한계시록 21장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한계시록 (Revelation) · 27절
- 1 Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
- 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
- 3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;
- 4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
- 5 Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
- 6 Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
- 7 La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
- 8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
- 9 Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido.
- 10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio,
- 11 havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca;
- 12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
- 13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
- 14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.
- 15 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron.
- 16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; ĝia longo kaj ĝia larĝo kaj ĝia alto estas egalaj.
- 17 Kaj li mezuris ĝian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de anĝelo.
- 18 Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
- 19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
- 20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.
- 21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaŭ travidebla vitro.
- 22 Kaj templon en ĝi mi ne vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.
- 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.
- 24 Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.
- 25 Kaj ĝiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie);
- 26 kaj ili alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj;
- 27 kaj tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗