요한계시록 16장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한계시록 (Revelation) · 21절
- 1 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.
- 2 Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.
- 3 Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.
- 4 Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango.
- 5 Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis;
- 6 ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.
- 7 Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.
- 8 Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro.
- 9 Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.
- 10 Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,
- 11 kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.
- 12 Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo.
- 13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;
- 14 ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
- 15 (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
- 16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.
- 17 Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis!
- 18 kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.
- 19 Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.
- 20 Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.
- 21 Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗