요나 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요나 (Jonah) · 10절
- 1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi.
- 3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
- 4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos.
- 5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.
- 6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
- 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;
- 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:
- 9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
- 10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗