예레미야 48장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야 (Jeremiah) · 47절
- 1 Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo.
- 2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.
- 3 Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo.
- 4 Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias.
- 5 Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo.
- 6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto.
- 7 Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
- 8 Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo.
- 9 Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos.
- 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.
- 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis.
- 12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn.
- 13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.
- 14 Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?
- 15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
- 16 Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas.
- 17 Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono!
- 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn.
- 19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis?
- 20 Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.
- 21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat,
- 22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,
- 23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,
- 24 kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.
- 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.
- 26 Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.
- 27 Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?
- 28 Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.
- 29 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.
- 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.
- 31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres.
- 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.
- 33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.
- 34 Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis.
- 35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj.
- 36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir- Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis.
- 37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo.
- 38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.
- 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj!
- 40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.
- 41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.
- 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo.
- 43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo.
- 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.
- 45 Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.
- 46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.
- 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗