예레미야 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야 (Jeremiah) · 23절
- 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
- 2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn.
- 3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.
- 4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.
- 5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:
- 6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
- 7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos;
- 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi.
- 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos;
- 10 sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi.
- 11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.
- 12 Sed ili diras: Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.
- 13 Tial tiele diras la Eternulo: Demandu inter la nacioj, ĉu iu aŭdis ion similan; multe da abomenindaĵoj faris la filino de Izrael.
- 14 Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime?
- 15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laŭ vojo ne ebenigita,
- 16 por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon.
- 17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaŭ la malamiko; la nukon kaj ne la vizaĝon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
- 18 Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
- 19 Atentu min, ho Eternulo, kaj aŭskultu la voĉon de miaj kontraŭuloj.
- 20 Ĉu oni devas repagi bonon per malbono? ĉar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaŭ Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.
- 21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj fariĝu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.
- 22 Kriado estu aŭdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaŭ miajn piedojn.
- 23 Vi, ho Eternulo, scias ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaŭ Vi ne elviŝu; faligu ilin antaŭ Vi; agu kontraŭ ili en la tempo de Via kolero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗