예레미야 12장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야 (Jeremiah) · 17절
- 1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile?
- 2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.
- 3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.
- 4 Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni.
- 5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan?
- 6 Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.
- 7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.
- 8 Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis.
- 9 Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.
- 10 Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.
- 11 Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.
- 12 Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.
- 13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
- 14 Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.
- 15 Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.
- 16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo.
- 17 Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗