열왕기상 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 열왕기상 (1 Kings) · 34절
- 1 Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.
- 2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;
- 3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;
- 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
- 5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;
- 6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
- 7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.
- 8 Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;
- 9 Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;
- 10 Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;
- 11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
- 12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet- Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel- Meĥola, ĝis trans Jokmeam;
- 13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
- 14 Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;
- 15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
- 16 Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;
- 17 Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;
- 18 Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
- 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
- 20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.
- 21 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
- 22 La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,
- 23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
- 24 Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.
- 25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
- 26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
- 27 Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.
- 28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.
- 29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.
- 30 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.
- 31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
- 32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
- 33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.
- 34 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗