열왕기상 17장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 열왕기상 (1 Kings) · 24절
- 1 Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
- 2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
- 3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
- 4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
- 5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
- 6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
- 7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
- 8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
- 9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
- 10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
- 11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
- 12 Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
- 13 Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.
- 14 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
- 15 Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo.
- 16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
- 17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.
- 18 Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
- 19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.
- 20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon?
- 21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon.
- 22 Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis.
- 23 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via filo vivas.
- 24 Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗