역대하 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대하 (2 Chronicles) · 22절
- 1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
- 2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
- 3 Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi.
- 4 Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
- 5 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat�ojn.
- 6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi.
- 7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
- 8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn.
- 9 Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
- 10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
- 11 Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio:
- 12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
- 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
- 14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj;
- 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi.
- 16 Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
- 17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
- 18 Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
- 19 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;
- 20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo-el pura oro;
- 21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;
- 22 kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗