역대하 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대하 (2 Chronicles) · 19절
- 1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
- 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.
- 3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante:
- 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
- 5 Kaj li diris al ili: Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
- 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
- 7 Kaj ili diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
- 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
- 9 Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
- 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
- 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
- 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago.
- 13 Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;
- 14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
- 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
- 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
- 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, regis Reĥabeam.
- 18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
- 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗