역대상 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 81절
- 1 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
- 2 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.
- 3 La infanoj de Amram: Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
- 4 Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan,
- 5 Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin,
- 6 Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton,
- 7 Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
- 8 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon,
- 9 Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon,
- 10 Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),
- 11 Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
- 12 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon,
- 13 Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan,
- 14 Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon.
- 15 Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.
- 16 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
- 17 Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei.
- 18 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.
- 19 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj:
- 20 la idoj de Gerŝon: Libni; lia filo: Jaĥat; lia filo: Zima;
- 21 lia filo: Joaĥ; lia filo: Ido; lia filo: Zeraĥ; lia filo: Jeatraj.
- 22 La idoj de Kehat: lia filo: Aminadab; lia filo: Koraĥ; lia filo: Asir;
- 23 lia filo: Elkana; lia filo: Ebjasaf; lia filo: Asir;
- 24 lia filo: Taĥat; lia filo: Uriel; lia filo: Uzija; lia filo: Ŝaul.
- 25 La filoj de Elkana: Amasaj kaj Aĥimot.
- 26 Elkana: la idoj de Elkana: lia filo: Cofaj; lia filo: Naĥat;
- 27 lia filo: Eliab; lia filo: Jeroĥam; lia filo: Elkana.
- 28 La filoj de Samuel: la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija.
- 29 La idoj de Merari: Maĥli; lia filo: Libni; lia filo: Ŝimei; lia filo: Uza;
- 30 lia filo: Ŝimea; lia filo: Ĥagija; lia filo: Asaja.
- 31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;
- 32 ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo;
- 33 jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj: el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,
- 34 filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ,
- 35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj,
- 36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,
- 37 filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ,
- 38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.
- 39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea,
- 40 filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija,
- 41 filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja,
- 42 filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei,
- 43 filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi.
- 44 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre: Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ,
- 45 filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija,
- 46 filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer,
- 47 filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi.
- 48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.
- 49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.
- 50 Kaj jen estas la idoj de Aaron: lia filo: Eleazar; lia filo: Pineĥas; lia filo: Abiŝua;
- 51 lia filo: Buki; lia filo: Uzi; lia filo: Zeraĥja;
- 52 lia filo: Merajot; lia filo: Amarja; lia filo: Aĥitub;
- 53 lia filo: Cadok; lia filo: Aĥimaac.
- 54 Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj: al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto,
- 55 oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi;
- 56 sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.
- 57 Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo: Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 58 Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 59 Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 60 kaj de la tribo de Benjamen: Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.
- 61 Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn.
- 62 Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn.
- 63 Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn.
- 64 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn.
- 65 Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj.
- 66 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.
- 67 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo: Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 68 Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 69 Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 70 kaj de la duontribo de Manase: Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.
- 71 Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase: Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 72 de la tribo Isaĥar: Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 73 Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 74 de la tribo Aŝer: Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 75 Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 76 de la tribo Naftali: Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn.
- 77 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun: Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 78 kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben: Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 79 Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
- 80 kaj de la tribo Gad: Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
- 81 Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗