역대상 14장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 17절
- 1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
- 2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.
- 3 Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn.
- 4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono
- 5 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet
- 6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
- 7 kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.
- 8 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin.
- 9 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
- 10 Kaj David demandis Dion, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon.
- 11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
- 12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
- 13 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon.
- 14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
- 15 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
- 16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer.
- 17 Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗