에스겔 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 에스겔 (Ezekiel) · 27절
- 1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.
- 3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
- 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
- 5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas;
- 6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas.
- 7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
- 8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
- 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
- 10 Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
- 11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili.
- 12 Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason.
- 13 Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
- 14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
- 15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.
- 16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj.
- 17 Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo.
- 18 Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj.
- 19 Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
- 20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili.
- 21 Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin.
- 22 Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin.
- 23 Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.
- 24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj.
- 25 Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin.
- 26 Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj.
- 27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗