에스겔 37장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 에스겔 (Ezekiel) · 28절
- 1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj.
- 2 Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj.
- 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
- 4 Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
- 5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos;
- 6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
- 7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto.
- 8 Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
- 9 Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.
- 10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.
- 11 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
- 12 Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.
- 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.
- 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.
- 15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 16 Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li.
- 17 Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano.
- 18 Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi?
- 19 tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.
- 20 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
- 21 Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
- 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.
- 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
- 24 Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.
- 25 Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.
- 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
- 27 Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
- 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗