에스겔 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 에스겔 (Ezekiel) · 8절
- 1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
- 3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton?
- 4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro?
- 5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi?
- 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem.
- 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin.
- 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗