에베소서 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 에베소서 (Ephesians) · 33절
- 1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
- 2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.
- 3 Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
- 4 nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
- 5 Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
- 6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
- 7 Ne estu do partoprenantoj kun ili;
- 8 ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
- 9 (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),
- 10 provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;
- 11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
- 12 ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
- 13 Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.
- 14 Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
- 15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
- 16 elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
- 17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.
- 18 Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;
- 19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,
- 20 dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
- 21 submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.
- 22 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
- 23 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
- 24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
- 25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
- 26 por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
- 27 por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
- 28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
- 29 ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
- 30 ĉar ni estas membroj de lia korpo.
- 31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
- 32 Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
- 33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗