에베소서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 에베소서 (Ephesians) · 21절
- 1 Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
- 2 se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,
- 3 ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,
- 4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
- 5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
- 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
- 7 al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.
- 8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;
- 9 kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;
- 10 por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,
- 11 laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;
- 12 en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
- 13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
- 14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,
- 15 el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,
- 16 por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
- 17 por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
- 18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
- 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
- 20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,
- 21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗