야고보서 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 야고보서 (James) · 17절
- 1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
- 2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.
- 3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
- 4 Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio.
- 5 Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
- 6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
- 7 Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
- 8 Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
- 9 Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon.
- 10 Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
- 11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.
- 12 Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?
- 13 Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
- 14 kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.
- 15 Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.
- 16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona.
- 17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗