시편 40편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
- 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
- 3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
- 4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
- 5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
- 6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
- 7 Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
- 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
- 9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
- 10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.
- 11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
- 12 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.
- 13 Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
- 14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
- 15 Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
- 16 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; La amantoj de Via helpo diru ĉiam: Granda estas la Eternulo.
- 17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗