시편 18편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 50절
- 1 Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
- 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
- 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
- 4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
- 5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.
- 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
- 7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
- 8 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
- 9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
- 10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
- 11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
- 12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
- 13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
- 14 Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
- 15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
- 16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
- 17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
- 18 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
- 19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
- 20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
- 21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
- 22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
- 23 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
- 24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
- 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
- 26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
- 27 Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
- 28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
- 29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
- 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
- 31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
- 32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
- 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
- 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
- 35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
- 36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
- 37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
- 38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
- 39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
- 40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
- 41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
- 42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
- 43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
- 44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
- 45 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
- 46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
- 47 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
- 48 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
- 49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
- 50 Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗