사무엘하 9장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사무엘하 (2 Samuel) · 13절
- 1 Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
- 2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
- 3 Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
- 4 Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
- 5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
- 6 Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo.
- 7 Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
- 8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
- 9 Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
- 10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
- 11 Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
- 12 Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
- 13 Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗