사무엘하 22장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사무엘하 (2 Samuel) · 51절
- 1 Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
- 2 Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
- 3 Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
- 4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
- 5 Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
- 6 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.
- 7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
- 8 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
- 9 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
- 10 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
- 11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
- 12 Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
- 13 De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.
- 14 El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
- 15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
- 16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
- 17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
- 18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
- 19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
- 20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
- 21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
- 22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
- 23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
- 24 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
- 25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
- 26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
- 27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
- 28 Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
- 29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
- 30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
- 31 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
- 32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
- 33 Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
- 34 Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
- 35 Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
- 36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
- 37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
- 38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
- 39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
- 40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
- 41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
- 42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
- 43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
- 44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
- 45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
- 46 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
- 47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
- 48 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
- 49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
- 50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
- 51 Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗