사도행전 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사도행전 (Acts) · 40절
- 1 Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
- 2 Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
- 3 Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.
- 4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
- 5 Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
- 6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
- 7 Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
- 8 Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.
- 9 Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
- 10 al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
- 11 Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.
- 12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.
- 13 Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.
- 14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
- 15 kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
- 16 ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
- 17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
- 18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
- 19 kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
- 20 Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
- 21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
- 22 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
- 23 Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
- 24 Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
- 25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.
- 26 Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
- 27 Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;
- 28 tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja.
- 29 Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro.
- 30 Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas?
- 31 Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.
- 32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;
- 33 En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.
- 34 Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia?
- 35 Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
- 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?
- 37 Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
- 38 Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin.
- 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante.
- 40 Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗