사도행전 24장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사도행전 (Acts) · 27절
- 1 Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo.
- 2 Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco,
- 3 ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
- 4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco.
- 5 Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto;
- 6 li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo.
- 7 Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
- 8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas.
- 9 Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.
- 10 Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
- 11 ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi;
- 12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
- 13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
- 14 Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj;
- 15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
- 16 En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj.
- 17 Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;
- 18 ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio,
- 19 kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi.
- 20 Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio,
- 21 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.
- 22 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.
- 23 Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.
- 24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.
- 25 Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi.
- 26 Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li.
- 27 Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗