사도행전 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사도행전 (Acts) · 28절
- 1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.
- 2 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;
- 3 kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj.
- 4 Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
- 5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
- 6 Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.
- 7 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
- 8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis.
- 9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;
- 10 ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo.
- 11 Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.
- 12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo,
- 13 dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion.
- 14 Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
- 15 sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto.
- 16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo.
- 17 Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
- 18 Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson.
- 19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
- 20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
- 21 sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio-li ekŝipiris el Efeso.
- 22 Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia.
- 23 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.
- 24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
- 25 Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
- 26 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
- 27 Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;
- 28 ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗