사도행전 11장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 사도행전 (Acts) · 30절
- 1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio.
- 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li,
- 3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili.
- 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante:
- 5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi;
- 6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo.
- 7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
- 8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon.
- 9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
- 10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon.
- 11 Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi.
- 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;
- 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro,
- 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.
- 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.
- 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito.
- 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio?
- 18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
- 19 Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
- 20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo.
- 21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.
- 22 Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia;
- 23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
- 24 ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro.
- 25 Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon;
- 26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.
- 27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia.
- 28 Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio.
- 29 Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo;
- 30 tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗