빌립보서 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 빌립보서 (Philippians) · 30절
- 1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
- 2 plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,
- 3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
- 4 ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.
- 5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,
- 6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio
- 7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj;
- 8 kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.
- 9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,
- 10 por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
- 11 kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.
- 12 Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
- 13 ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
- 14 Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
- 15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
- 16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
- 17 Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;
- 18 kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.
- 19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato.
- 20 Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.
- 21 Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.
- 22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
- 23 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos,
- 24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.
- 25 Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;
- 26 ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano;
- 27 ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.
- 28 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo.
- 29 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru;
- 30 ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗