베드로후서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 베드로후서 (2 Peter) · 18절
- 1 Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
- 2 por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
- 3 unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj,
- 4 kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo.
- 5 Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio;
- 6 per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
- 7 sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.
- 8 Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
- 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.
- 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos.
- 11 Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,
- 12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos?
- 13 Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.
- 14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.
- 15 Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi,
- 16 kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.
- 17 Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.
- 18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗