민수기 34장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 민수기 (Numbers) · 29절
- 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
- 3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
- 4 kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
- 5 kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
- 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
- 7 Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
- 8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
- 9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.
- 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
- 11 de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
- 12 kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
- 13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
- 14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
- 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
- 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
- 18 Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
- 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
- 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
- 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
- 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
- 23 por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
- 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
- 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
- 26 kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
- 27 kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
- 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
- 29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗