민수기 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 민수기 (Numbers) · 34절
- 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
- 2 La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
- 3 En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab;
- 4 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
- 5 Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
- 6 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
- 7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon;
- 8 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
- 9 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.
- 10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur;
- 11 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
- 12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
- 13 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent.
- 14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
- 15 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
- 16 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.
- 17 Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.
- 18 La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud;
- 19 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
- 20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
- 21 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
- 22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
- 23 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
- 24 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.
- 25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
- 26 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.
- 27 Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran;
- 28 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
- 29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Aĥira, filo de Enan;
- 30 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.
- 31 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.
- 32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.
- 33 Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗