민수기 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 민수기 (Numbers) · 36절
- 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 2 Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.
- 3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
- 4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
- 5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.
- 6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.
- 7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
- 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
- 9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.
- 10 Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.
- 11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
- 12 Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
- 13 Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
- 14 Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
- 15 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
- 16 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.
- 17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
- 18 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.
- 19 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
- 20 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
- 21 Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.
- 22 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.
- 23 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
- 24 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
- 25 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
- 26 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.
- 27 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
- 28 Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.
- 29 Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
- 30 Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
- 31 Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
- 32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
- 33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
- 34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
- 35 Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
- 36 Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗